Tiu ĉi paĝo estas parto de la Esperanta Komputilfaka Centrejo.

EspKoCe

Aparataro:

EspKoCe

1 Enkonduko:

En Tiu ĉi parto mi volas prezenti al vi la aparatojn el kiuj konsistas komputiloj. Unue mi donas resumon pri la bazaj partoj kiujn ĉiuj komputiloj havas. Poste mi resumas la kompletigajn partojn kiuj faciligas aŭ agrabligas la uzon de la komputilo. Notu ke la aparatoj evoluas tre rapide. Mi klopodas resti kiel eble plej freŝdata.


2 Bazaj aparatoj:

Komputilo konsistas el tri gravaj partoj: la ekrano, la klavaro, kaj la kesto. Per la klavaro oni donas ordonojn al la procezilo, kiu troviĝas en la kesto kune kun aliaj gravaj partoj, kiel memoro, disko kaj ekrankarto. La rezulton de la ordonoj oni vidas sur la ekrano.

Modernaj ekranoj povas aperigi de 16 ĝis 16 milionoj da koloroj en apartiga povo de 640x480, 800x600, 1024x768, 1280x1024 kaj eĉ 1600x1200 da bilderoj. Plej kutime estas 256 koloroj kun apartiga povo de 800x600 da bilderoj. Por uzi pli grandan apartigan povon oni bezonas ekranon de 17 ĝis 21 coloj, kiuj estas ege multekostaj. Plej kutime estas ekranoj de 14 aŭ 15 coloj. Por montri pli da koloroj oni bezonas ekrankarton kun 2 ĝis 4 Megabitokoj (Mb) da memoro kune kun rapida bildprocezilo.

Ankaŭ klavaroj ekzistas en diversaj formoj. Oni povas elekti inter AZERTY- kaj QUERTY-klavaro. La plej kutima klavaro havas 102 klavojn, sed jam ekzistas klavaroj specife por Windows 95 (vidu Mastrumaj Sistemoj) kun 105 klavoj.

En la kesto troviĝas la koro de la komputilo: la procezilo. Nuntempaj komputiloj havas Petiumo-procezilon. Pli malnovaj komputiloj ankoraŭ havas 80386- aŭ 80486-procezilon. (vidu Historio). La procezilo ĉefe prizorgas la rapidecon de la komputilo, sed ankaŭ aliaj partoj zorgas por la bona funkciado de ĝi. La rapideco de procezilo esprimas sin en Megahercoj (MHz). 80386-procezilo havas rapidecon de 16 ĝis 40 MHz, Pentiumo havas rapidecon de 75 ĝis 200 MHz.

Alia tre grava parto estas la memoro de la komputilo. Modernaj komputiloj havas 8 ĝis 16 Mb-n da memoro. La memoro foje estas pli grava por la rapideco de la komputilo ol la procezilo. Pentiumo de 75 MHz kun 32 Mb da memoro estas pli rapida ol Pentiumo de 133 MHz kun nur 8 Mb da memoro.

La fiksdisko estas la konservejo de datenoj. Dum prilaborado la datenoj troviĝas en la memoro, sed kiam oni malŝaltas la komputilon, la memoro forviŝiĝas, kaj se oni ne antaŭe sekurigis la datenojn oni perdas ilin. Modernaj diskoj havas grandeco de 1 ĝis 1,5 Gigabitokoj (Gb). Unu Gb egalas 1024 Mb.


3 Kompletigaj aparatoj:

La plej konataj kompletigaj aparatoj de komputilo estas la sonkarto, la codoromo, la bildlegilo (skanilo), la modemo.


[Enkonduko] [Aparataro] [Entreprenoj] [Historio] [Interreto] [Libroj,artikoloj] [Mastrumaj sistemoj] [Novaĵoj] [Programaro] [Tiparoj] [Vortaroj] [Retadresoj]
Hejmpaĝo Antaŭa paĝo Venonta paĝo

Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ...
Coppens Peter
Belgium
peco@yucom.be

Copyright (c); 1996-2000 Coppens Peter