Tiu ĉi paĝo estas parto de la Esperanta Komputilfaka Centrejo. |
![]() |
Libroj kaj artikoloj: |
![]() |
Ĉi-tie vi trovas liston de Esperantaj libroj pri komputado. Vi trovas la titolon de la libro, la aŭtoron, kaj la proksimuman prezon en Belgaj frankoj (BEF), en Nederlandaj guldenoj
(NLG), kaj en Usonaj dolaroj (USD). Se vi scias pri aliaj libroj, volonte retskribu min!
Mendi libron interrete eblas per la retbutiko de FEL aŭ la katalogo de UEA.
Se mi mem jam legis la libron, vi trovas resumon pri ĝi klikante la titolon.
Plue vi trovas referencojn al artikoloj pri komputado.
Esperantaj literoj kaj komputoroj | Komputila Rondo | 500 BEF | ? | ? |
espeRom | Germana Esp. Asocio | 950 BEF | ? | ? |
Interreto ... inter kio? | Broŝureto de Agora | 90 BEF | ? | ? |
Komputika leksikono | Sergio Pokrovskij | 660 BEF | 36,10 NLG | 22,80 USD |
La Instruema Komputilo | Karl-Gustaf Gustafsson | 180 BEF | 9,80 NLG | 6,20 USD |
Malgranda kurso pri HTML | Paul Peeraerts | 90 BEF | 4,90 NLG | 3,10 USD |
Mikrokomputila kaj mikroelektronika... | ? | 1891 BEF | 103,30 NLG | 65,20 USD |
Perkomputila tekstoprilaboro | ? | 390 BEF | 21,30 NLG | 13,50 USD |
Perkomputila tradukado | Maxwell | 90 BEF | 4,90 NLG | 3,10 USD |
Ĝi estas simpla sed tre klara libreto pri HTML (hiperteksta markolingvo), la lingvo kiun oni uzas por aperigi paĝojn sur TTT. Per tiu kurso kaj simpla programverkilo (ekz. Edit (DOS) aŭ Notlibro (Windows)) oni povas krei sian propran hejmpaĝon.
Tiu libreto temas pri la evoluo de perkomputila tradukado de unu lingvo al alia. Esperanto povus esti ligo inter du lingvoj, sed oni devas konsideri diversajn malfacilaĵojn en la teksttradukado, ĉar lingvo ne estas nur aro de vortoj. La preciza formo, la ligado de vortoj interne de frazo, la maniero kunmeti frazojn en teksto, la struktura ambiguo de lingvoj, ja eĉ la homa scio de la mondo influas la vortuzon en la lingvoj. Komputilo devas scii tiujn elementojn por bone traduki tekston. Tial oni devas doni al la komputilo pli ol vortlistojn. Plue la komputilo devas rekoni erarojn en la originala teksto por bona tradukado. Do la celo de perkomputila programo por plene aŭtomata altkvalita tradukado ne baldaŭ realiĝos.
La libreto ankaŭ donas resumon de projektoj pri perkomputila tradukado tra la mondo.
Tiu amuza libreto estas kombino de rakonto, informilo pri Esperanto, klarigilo de komputilrilataj vortoj kaj lernolibro. Ĝi rakontas pri la komputilo de Espondo kiu komencis memstaran vivon. La komputilo korektas Espondon kiam li skribas erarojn kontraŭ la gramatiko kaj ĝi ankaŭ kapablas komuniki kun aliaj komputiloj per kromcirkvito en la procezilo. Tielmaniere ĝi ricevas kodatan mesaĝon de krimuloj. Kune kun sia amiko Etulo, kiu estas elektroteknikisto, Espondo deĉifras la mesaĝon. Tielmaniere ili ekscias pri planota krimego. Krimuloj volas aktivigi en ĉiuj proceziloj sekretan NLM-cirkviton kiu estas viruso. Etulo petas la helpon de Bernado, kiu estas ekspolicisto. Ankaŭ la ĵurnalistino Sara Anjinsano scias pri la planoj.
La libro estas skribita en facile komprenebla Esperanto. Kune kun la Lernolibro Pri Esperanto de la sama aŭtoro ĝi formas bonan ilon por kursoj pri Esperanto. Prefereble oni unue informas la gelernantojn pri la gramatiko (la 16 reguloj).
Vi povas legi eltiron de la libro ĉe la hejmpaĝo de la aŭtoro. Bonvolu skribi al Karl-Gustaf Gustafsson por pli da informoj aŭ por mendi la libron. Li ankaŭ verkis kaj presis Esperanto - Svedlingvan vortliston por la libreto "GERDA MALAPERIS" ("Ordlistor till GERDA MALAPERIS,lingvoinstrua romaneto de Claude Piron."), laŭ permeso de la originala aŭtoro, ĉe la eldonejo Al-fab-et-o. La vortlisto enhavas sufiĉe ampleksan komentarion en la sveda lingvo pri esperanto-gramatikaĵoj.
Tiu 15-paĝa informbroŝureto estas verkita speciale por nefakuloj. Ĝi parolas iomete pri la historio de la Interreto, kion oni bezonas por povi aliĝi al Interreto, kaj poste ĝi klarigas iomete la du ĉefajn partojn de la Interreto: retpoŝto kaj Tut-Tera Teksaĵo.
La Komputika Leksikono de S. Pokrovskij estas sendube unu el la plej gravaj libroj de la komputika fako. Tiu 365-paĝa libro ne nur pritraktas la komputikan aparataron, sed ankaŭ matematikajn, elektronikajn kaj tipografiajn terminojn.
Kvankam ĝi ĉefe estas Esperanta eksplika vortaro, ĝi ankaŭ enhavas anglan kapterminaron laŭ alfabeto, do ĝi ankaŭ estas uzebla kiel serĉilo por trovi Esperantan tradukon. Flanke de tio ĝi ankaŭ enhavas kelkajn francajn, germanajn, hispanajn, italajn, latinajn, polajn kaj rusajn klarigojn. Plie la aŭtoro uzas multajn simbolojn por indiki malrekomendaĵon, neologismon, radikon trovebla en PIV, Zamenhofan vorton, ktp. Tielmaniere ĝi devenas multampleksan konsultlibron.
Mi nur bedaŭras la fakton ke kelkaj vortoj restas anglalingvaj, kvankam Esperanto havas sufiĉe da ebloj por tradukado. Mi nur trovis la vorton 'Internet', sed mi pensas ke 'Interreto' estas sufiĉe konata. Mi ankaŭ preferas Esperantajn vortojn por FTP (ekz. DTP=DosierTransportProtokolo) kaj IRC (ekz. IDP=Interreta Distanca Parolado). Finfine la esprimo 'TTT' jam sufiĉe kutimas, do kial ne esperantigi aliajn eksprimojn?
La espeRom estas komputila kompakta disko (KKD) farita per Stefan Fisahn kiel diplomverko
en la Universitato por Biblioteka kaj Informa Scienco de Stuttgart. Tilman Meierfrankenfeld el Münster kunlaboris kaj la eldonado estis financata de
la Germana Esperanto-Asocio. Ĝi estas farita per HTML-tekniko kaj enhavas grandan kolektadon da Esperantaj informoj.
La ĉefa parto de la KKD konsistas el 13 temoj: |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Plue oni trovas informon pri Esperanto (Kio estas Esperanto?) en 8 lingvoj kaj la Oftajn Demandojn pri Esperanto en la angla. La KKD ankaŭ enhavas arkivon kun bildoj, iloj, tiparoj kaj ludoj.
Laŭ mi ĝi estas unu el la plej grandaj konsultiloj pri nia lingvo. Ĝi enhavas multege da informoj pri ĉiu aspekto de Esperanto, prezentataj per tre klara kaj bonega farita interfaco. Mi tamen bedaŭras ke la sonfragmentoj nur estas aŭdeblaj se oni havas 486-procezilon. Kial ne uzi pli konatan formaton por sono, kiel WAV aŭ MID aŭ muzikan kompaktan disko-formon? Tielmaniere ankaŭ malpli novaj komputiloj povus doni sonekzemplojn de la lingvo.
Tiu ĉi libro, eldonita de Komputila Rondo, estas kolekto de artikoloj pri la uzado de Esperantaj literoj komputile. La libro ankaŭ enhavas disketon kun Esperantaj tiparoj kaj programoj por plifaciligi ilian uzadon. Ĝi ne nur pritraktas WIndows-, sed ankaŭ DOS-, ATARI ST- kaj MacIntosh-komputilojn kaj mem iomete pri X-Windows sub UNIX.
La jenaj programoj estas pritraktitaj:
Plue ĝi traktas la uzadon de TTF-tiparoj sub Windows 3.11 kaj Windows 95, la Latin-3 (ISO 8859-3) normon, la uzadon de PostScript kaj Adobe Type Manager sub Windows kaj MacIntosh, la registradon de makrooj sub Windows 3.11 kaj Unikodon (ISO 10646). Finfine ĝi ankaŭ enhavas vortareton pri WIndows kaj komputilterminaron.
La jena libro laŭ mi estas tre valora informilo por ĉiu kiu estas interesita pri la uzado de ĉapelitaj literoj per komputilo.
En Monato regule aperas artikoloj pri komputado. Rete legeblaj estas la ĉi-sekvaj artikoloj: