Tiu ĉi paĝo estas parto de la Esperanta Komputilfaka Centrejo. |
![]() |
Novaĵoj: |
![]() |
Per Tiu ĉi parto mi klopodas informi pri la plej freŝdataj ŝanĝoj en la mondo de komputado. Kiel ni ĉiuj scias tiu mondo rapidege evoluas. Kiam vi havas interesajn novaĵojn sendu ilin tuj!
Se vi volas legi la lastajn novaĵojn el la mondo de komputiloj, vi povas nun ankaŭ viziti Komputoran Mondon.La entrepreno volas pliboniĝi LexiBot tiel ke ĝi povas esti la ĉefa prezentanto de Interretenhavo.
La problemo nur okazas sur sistemoj enhavante la komponenton 'Piranha'. Tiu komponento estas instalita kiam la uzanto elektis grapoladan sistemon [ang. 'Clustering'] aŭ kiam li plenumis instaladon de la tuta sistemo.
Problemo estas la fakto ke 'Piranha' estas instalita kun norma pasvorto. Kiam oni konas ĝin oni povas uzi la funkcio 'ŝanĝu pasvorto' por cirkuligi malican skripton en la servilo. Evidente baza administranta tasko estas evitado de normaj pasvortoj. Se vi ekzemple instalas Windows NT, la unua tasko de administranto estas ŝanĝado de la norma uzanto "Administrator" al alia nomo, ĉar tiu povas esti sekureca truo en la sistemo.
Red Hat jam konstruis korektilajn programetojn por la tri dosieroj de 'Piranha' (piranha, piranha-doc kaj piranha-gui) kiuj estas elŝuteblaj de ĝian FTP-ejo.
La ĉefa kaŭzo estas la fakto ke Microsoft distribuas la foliumilon 'Internet Explorer' kune kun la mastruma sistemo Windows. Plue Microsoft ankaŭ distribuas sian propran version de Ĵavo kun pliigoj kiuj permesas Windows-programado, tiel ke la programoj ne plu funkcias sub aliaj mastrumaj sistemoj. Tielmaniere Microsoft ĉesas la evaluadon de Netscape Navigator, kaj ĝi ankaŭ kontraŭas la ĝeneralan ideon de Ĵavo, estante multsistema programilo.
La UDJ decidis ke la sola solvo kontraŭ tiu monopolo estas dividado de Microsoft. Ĝi proponas dividadon inter Windows kaj programaro kaj sub programaro ĝi volas dividon inter Interreto kaj Office. Ĉiu firmao devas havi sian propran administradon kaj la administrantoj de unu firmao ne povas esti akciulo de alia firmao en tiu grupo.
Rekta konsekvenco de tiu decido estas ke la akcioj de Microsoft perdas preskaŭ duonon de iliaj valoro. Tiu signifikas ke Bill Gates ne plu estas la plej riĉa homo de la mondo, kvankam mi ne pensas ke li estas malriĉulo nun.
Firmaoj kiuj nun uzas la Microsoftan mastrumsistemon kaj programaron ne ĉiam konsentas pri tiu evoluado. Se ili havas problemojn nun ili kontaktas unun firmaon, sed kiam ili devas kontakti multajn firmaojn ili timas ke unu pluŝovas la problemon al alia kaj tielmaniere prokrastas la solvon. Plue ili nun estas (preskaŭ) certe ke la aparataro funkcias kun la programaro. Windows enhavas ekzemple printdirektilo, kaj se oni uzas iun alian programon , ĝi uzas tiun direktilon sen problemoj. Sed kiam mastruma sistemo kaj programaro estas faritaj per diversaj firmaoj, tiu kongrueco ne evidentas.
Microsoft jam kontestas la decido, do la traktado de tiu proceso povas daŭri ankoraŭ kelkaj jaroj.
Denove aperis viruson kiu multiplikas per retpoŝto, nomata "Killer Resume" (W97M.Resume.A). La subjekto de la mesaĝo estas "Resume - Janet Simons" kaj la mesaĝo enhavas aldonaĵo nomata "resume.doc" aŭ "explorer.doc".
La viruso foriĝis la venontajn dosierojn:
Por protekti vian komputilon vi povas uzi senpagajn virusskanilojn:
Alia variaĵo de la viruso havas la subjekto "Mothers Day Order Confirmation" kun aldonaĵo "mothersday.vbs". La mesaĝo diras: "We have proceeded to charge your credit card for the amount of $326.92 for the mothers day diamond special. We have attached a detailed invoice to this email. Please print out the attachment and keep it in a safe place.Thanks Again and Have a Happy Mothers Day!"
Do, neniam malfermu aldonaĵoj de nekonataj personoj kaj uzu bonan virusdetektilon kun freŝdata virussubskribdosiero!!
Laŭ mesaĝo de Don HARLOW en la Esperanta novaĵgrupo soc.culture.esperanto "Mister Sandman" verŝajne inventis kaj dissendis la unuan Esperantan komputilviruson Esperanto.4733. Laŭdire, tiu nova viruso infektas kaj Windows-komputilojn kaj Makintoŝojn, kaj ĉiun 26an de julio aperigas interesajn komentojn anglalingvajn kaj Esperantlingvajn sur la ekrano de koncerna komputilo. Teknikajn detalojn vi trovas ĉe Virusa Enciklopedio de AVP (Antiviral Toolkit Pro).
Nortel (Kanadia firmao) kaj NorWeb (Brita firmao), enkondukis novan teknikon por konektado al la Interreto. La signaloj estas sendataj tra la ordinaraj elektraj ŝnuroj. La transmisirapideco estos 1 megabito sekunde, preskaŭ dekfoje la rapideco de ISDN. NorWeb disponebligos la teknikon en aprilo 1998 en la norda regiono de Britio. Tiu tekniko permesasas kontinuan ligon kun la Interreto. Alia avantaĝo estas la fakto ke oni ne bezonas meti novajn ŝnurojn en la tero ĉar preskaŭ ĉiu domo ja estas jam konektita al la elektra reto. Tio promesas esti grava progreso en la Interretmondo!
Hewlett-Packard enkondukas novan KD-skribilon kiu havas la kapablon multfoje reskribi sur kompaktaj diskoj, la "HP SureStore CD-Writer Plus". Ĝis nun oni nur povis skribi sur KD unu fojon, sed per la nova tekniko de HP oni povas reskribi sur la KD plurfoje. Tio estas bona novaĵo por fari sekurkopiojn kaj por sekurigi grandegajn plurmediajn dosierojn. La KD reskribkapabla (angle CD-ReWritable - CD-RW) enhavas 650 Mb kaj povas esti reskribata mil fojojn. Ĝi estas kongrua kun ordinara KD (CD), unufoje skribkapabla KD (CD-R), kaj DVD-ROM.
Ĝi uzas simplan ATAPI-IDE interfacon kiu kapablas konekti ĝin al la ŝnuro de la fiksdisko. Ĝi haveblas en du formoj, interna kaj ekstera. La ekstera versio estas konektata kun la paralela pordo de la komputilo. Ĝi kostas inter 1000 kaj 1200 nederlandajn guldenojn.
Studento malkovris kelkajn gravajn fuŝaĵojn en Netscape Navigator 4.02. Temas pri eraroj en JavaScript per kiu oni povas registri la retpaĝojn kiujn oni jam vizitis kaj ankaŭ informon,kiun oni donis al tiuj retpaĝoj, kiel kontonumerojn ktp. Jam la versio 4.01 enhavis kelkajn similajn erarojn sed ŝajnas ke la korekto ne solvis ĉiun problemon. Ĉar estas tre facile uzi la fuŝaĵojn la studento ne donas pli da informoj. Netscape jam kontaktis lin kaj promesis solvon tiel rapide kiel eble.
Laŭ raporto de la esploroficejo DataQuest 82 milionoj da komputiloj estas konektataj kun la Interreto hodiaŭ. Tio estas kresko de 72 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Oni prognozas, ke en 2001 268 milionoj da komputiloj estos kanektitaj. Tio povus esti tre interesa por la ekonomio. Laŭ DataQuest la debito estos 32 miliardoj da Usonaj Dolaroj en 2001. Ĝi ampleksas la Interretajn Servojn kaj la vendadon de programoj per la Interreto. DataQuest eĉ prognozas ke la Interretkonektado estos norma parto en la estonteco de komputiloj
La sekvanto de Windows 95 ne aperos en 1997, sed komence de 1998. Microsoft anoncis ke la nomo de la mastrumsistemo (kodnomata Memphis) estos Windows 98. La pli grava ŝanĝado estas la integrigo de Internet Explorer 4.0 en la sistemo. Ĝi ankaŭ subtenos novajn sistemojn kiel televidamplifilojn kaj DVD-ludilojn. La interfaco estas preskaŭ la sama, sed oni malpli bezonas duoblajn musklakojn.
Laŭ Microsoft tio ankaŭ estos la lasta versio de tiu mastruma sistemo. Poste nur du sistemoj restos. Windows CE estos por porteblaj komputiloj kaj Windows NT. Sed ni devos atendi ĝis 2000 por novaj versioj de tiuj sistemoj. Intertempe jam pli ol unu miliono da beta-versioj de Internet Explorer estas elŝutita, malgraŭ la fakto ke la sistemo ankoraŭ enhavas fuŝojn (kiel kutime kaj ne nur en IE sed ankaŭ en Netscape Communicator!). Do atentu se vi volas provi la novan version de IE! Microsoft konsilas fari sekurkopion de via sistemo antaŭ ol provi IE 4.0. Do eble ni atentu la aperon de la definitiva versio de IE 4.0.
La entrepreno Promax Technology prezentis MacIntosh-klonon kun rapideco de 400 Mhz. La koro de la komputilo estas la X704-procezilo kreita de Exponential Technology. Tio estas "Power-PC"-procezilo en kiu la rapideco estas plialtigita. La prezo de tiu komputilo estas ĉirkaŭ 6000 Usonaj Dolaroj.
Enmerkatigo de la P7-procezilo de Intel, kiu devos esti la koro de Windows NT 5.0, estas prokrastita ĝis 1999. Tamen Microsoft anoncis ke ili ne atendos tiun procezilon por eldoni Windows NT 5.0. Do estos la Alpha-servilo de Digital kiu estos la unua procezilo uzonta Windows NT 5.0. Tiu procezilo jam estas 64-bita kaj haveblos kun rapidecoj ĝis 533 Mhz. Tia rapideco ankoraŭ ne estas realo por Intel. Digital anoncis ke ili malaltigos la prezon de sia procezilo kaj tiel klopodos akapari pecon de la merkato. Ili ankaŭ anoncis la novan procezilon Alpha 21164, kiu havos rapidecon de 600 Mhz.
Microsoft malblokis iomete da informoj pri la nova versio de Windows 97. Ĝi subtenos novajn teknikojn, kiel 'Universal Serial Bus', kiu estas nova buso al kiu diversaj aparatoj povas esti konektataj, Intel MMX-proceziloj, kaj 'Advanced Configuration and Power Interface', kiu enhavas la 'OnNow'-tekniko, per kiu oni povas enŝalti la komputilon per simpla klavpremo. Ankaŭ la "FAT-32"-dosierujstrukturo estas nova. Ĝi plibonigas la uzo de grandaj durdiskoj. Kiam la nova sistemo aperos estas ankoraŭ ne klara. Ĉar estas problemoj kun la sekureco de Internet Explorer 3.0 Microsoft devas kontroli la novan version de Explorer. Ĉar ĝi estas tre integrita kun la mastruma sistemo la sekureco estas tre grava. Probable la sistemo ne aperos antaŭ la fino de 1997 aŭ komenco de 1998.
Dum la lastaj semajnoj trifoje aperis grava fuŝo en Internet Explorer 3.0 (IE). Paul Green, kune kun gestudentoj de la Universitato de Maryland kaj gelernantoj de la MIT-universitato, raportis la eblon elŝuti programon per kovrita ligilo en HTML-dokumento sur la komputilo de persono kiu legas la paĝon per IE. Vidu ilian hejmpaĝojn por pli da informoj. Tielmaniere oni povas ekzemple elŝuti la kalkulilon de Win95, sed oni ankaŭ povas ordoni "deltree /y c:\windows" aŭ "format c:" al la komputilo,kiuj instrukcioj havas fatalajn sekvojn.
Microsoft tuj aperigis korektilon por solvi la problemon de Paul Green, kaj korektilon por ankoaŭ aliaj problemoj. Vi mem povas solvi problemon selektante VIEW - OPTIONS- PROGRAMS - FILE TYPES - Internet Communications Settings - EDIT kaj tie indikante "Confirm Open After Download".
Tiuj problemoj prokrastis la aperon de IE 4.0. Microsoft ja unue devas kontroli la sekureco de sia nova versio ĉar tiu kunlaboras tre intense kun la mastruma sistemo.
Apple anoncis la novan mastruman sistemon , MacOS System 7.6,kiu bezonas 68030-procezilon en 32-bita modo. Nova estas la "Installer" kaj "Extensions Manager 4.0" kiuj prizorgas pli bonan bildon de la dosieroj en la sistemdosierujo. Oni povas nun ankaŭ printi parton de la ekranbildo. En la antaŭaj versioj oni bezonis ekranbildkaptilon por fari tion. Ankaŭ "Apple Remote Access Client 2.1", "CyberDog 1.2", kaj la novaj versioj de QuickDraw3D kaj QuickTime estas inkluzivataj. La virtuala memormastrumado laŭ Apple estas pli bona, sed beta-testantoj kontraŭdiras tion.
La plej grandaj diferencoj kun antaŭaj sistemoj estas "OpenDoc" kaj "CyberDog". OpenDoc permesas al la uzanto miksi diversajn partojn de la programaro. Oni povas ekzemple fari kalkultabelon en tekstprilaborilo. Tiu tekniko estas komparebla kun la OLE-tekniko de Windows. CyberDog estas kolekto da Interretprogramoj.
Apple intencas pretigi novajn versiojn de la sistemo ĉiun sesan monaton. La venonta versio aperos en julio (kodnomita "Tempo"). Ĝi enhavos pli bonajn plurtaskeblojn. Du aliaj versio, kodnomitaj Allegro kaj Sonata, prizorgos la transiron al Sistemo 8, kodnomita Rhapsody, kiu aperos en 1999. Sistemo 7.6 kostas 99 USD por la versio sur KDR ka 129 USD por la versio sur disketoj. Uzantoj de Sistemo 7.5 havas la eblon promocii al Sistemo 7.6 por 69 USD (KDR) aŭ 99 USD (disketoj).
NCSA (National Center for Supercomputing Applications) aperigis Mosaic, la unuan retnavigilon, en 1993. Ĝi plifaciligis la navigadon sur la Reto. MarcAndreesen, kiu estis lernanto de NCSA, faris propran version de Mosaic, nun konata kiel Nestcape Navigator. La centro anoncis ke oni ne plu aperigos novajn versiojn de la navigilo ĉar la mankoj rilate al aliaj navigiloj, kiel Netscape Navigator kaj Microsoft Internet Explorer, estiĝis tro granda.
US Robotics, unu el la plej konataj disvolvistoj de modemoj, trovis novan teknikon por plialtigi la rapidecon de modemoj. Ĝi nomiĝas "x2"-teknologion kaj ĝi ebligas rapidecon de 56 Kbps per normalaj telefonlineoj. Personoj kiuj jam uzas la Sportster-modemon de USR povas promocii ĝin al la nova tekniko.
En decembro Microsoft distribuis testversion de Windows 97 inter siaj testantoj, nomitan "Memphis". Laŭ la entrepreno ĝi subtenas pli da aparatoj, ĝi enhavas MS Explorer 4.0 kaj novajn versiojn de MS Mail kaj MS News. Ankaŭ la interfaco iomete estas ŝanĝita. La entrepreno ankaŭ anoncis pli da stabileco en tiu versio, sed ili anoncis tion ankaŭ pri Windows 95, ĉu ne?(:-)
Microsoft fondis sekcion por renovigi sian MacOS-programaron. Ĝis nun la firmao nur transigis la Windows-programaron por MacOS. Nun ĝi volas rekrei la programaron denove. Laŭ la entrepreno tio prizorgas pli da stabileco de la programoj. Ili jam anoncis MacOS-versiojn de MS Office 97 kaj MS FrontPage.
Intel anoncis novan generacion de Pentiumproceziloj, karakterizita per MMX-teknologio. Tiu teknologio plibonigas plurmediajn kapablecojn de la komputilo, kiel bildon, sonon kaj videon. MMX estas kompletigo de la komandaro de la procezilo, do por uzi ĝin oni bezonas reskribi la programaron. La procezilo estas kongrua kun jam ekzista programaro, sed tiel vi ne uzas la novajn eblojn de la teknologio.
Kvankam Microsoft superregas la komputilmondon per sia Oficejo-programaro, ankaŭ aliaj firmaoj daŭrigas la renovigadon de iliaj programaroj. Corel, plej konata pro la grafikilo CorelDRAW! anoncis 'Corel Office Professional 7.0'. La ĉefaj partoj de la programaro estas Corel WordPerfect (verkilo), Corel Quatro Pro (tabelprogramo), Paradox (datenbazo), Corel Presentations (prezentilo) kaj CorelDRAW! (grafikilo). Ĝi ankaŭ enhavas Dashboard (utilaĵo), CorelFLOW (por fari fluskemoj), du Personaj Informo-Administriloj (SideKick kaj InfoCentral) kaj TimeLine (projektadministrilo). Okulfrapa estas la fakto ke Corel ankaŭ enmetis Netscape Navigator en la programaron. Ĝi do formas tre kompletan aron da programoj por administri la oficejon. La batalo inter la grandaj entreprenoj do plu daŭras.
Microsoft ĵus aperigis Windows NT 4.0 kaj jam fuŝaĵo aperis, kiu detruas datenojn. La entrepreno jam konfesis ke ili senintence inkludis dosieron kun la mastruma sistemo, kiu detruas datenojn kiam oni plenumas ĝin. La dosiero nomiĝas ROLLBACK.EXE kaj troviĝas en Support\Deptools\<>. Ĝi detruas la registradon de NT. La sola solvo estas komplete reinstali de NT kaj poste detrui la dosieron.
Microsoft anoncis la venontan version de Office, Office 97. La plej gravaj ŝanĝoj estas nova PIA (Persona Informo Administradilo - angle PIM) kaj poŝtprogramo, pli da IntelliSence-ebloj por plifaciligi la uzon kaj pli da atento al Interreto kaj Intrareto. Ambaŭ Word, la verkilo, kaj Excel, la tabelprogramo, trapasis gravan reskribon. Excel ricevas novan formulaŭtokorektilon kaj 'SumIf Wizard' por fari provkalkulojn. Word nun enhavas fundan gramatikkontrolilon kaj pli bonan tabelmanipuladeblon. Access ricevas novan URL-datumtipon kaj pli rapidan formular- kaj raportfaradilon. Office ankaŭ subtenas la novan muson de Microsoft, la 'Microsoft IntelliMouse', kiu havas kombinon de radeto kaj butono inter la du kutimaj butonoj.
"The Cursor" estas nova interreta magazino. Ĝi estas nederlandlingva kaj raportas pri aparataro, programaro kaj Interreto. La belegaj faritaj paĝoj enhavas klaran informon pri la mondo de komputado. Ĝi estas komplete realigata per volontuloj kaj se vi donas vian retadreson vi ricevos la magazinon retpoŝte ĉiun merkredon kaj sabaton. Ni esperas ke tio povas esti ekzemplo por aliaj lingvoj! (Eble Esperanto?)
Oracle proponis novan koncepton en komputujo: la retkomputilon (RK) (angle: NC, Network Computer). La ideo pri tiu koncepto estas la fakto ke multaj homoj nur uzas parteton el la ebloj de moderna komputilo. Ankaŭ la fakto ke, laŭ la entrepreno, multaj privataj personoj nur volas navigi sur la Interreto sen bezono pri aliaj ebloj de komputilo. Ili proponas simplan komputilon, sen disko kaj sen disketilo. Per modemo oni konektas sin al la Interreto kaj povas navigi sur ĝi aŭ elŝuti programojn de la Interreto. Tielmaniere oni povos konstrui malmultekostan komputilon.
Ankaŭ Sun Microsystems, la inventistoj de Java (lingvo por skribi programojn uzeblajn tra la Interreto), proponas sian RK-n, la 'JavaStation Network Computer'. Eĉ Microsoft, kiu komence ne kredis en la koncepto, kiel kutime, volas parton de tiu merkato kaj enkondukis la Retan Personan Komputilon (RPK) (angle NetPC). Ĉu tiu estos la venonta evoluo en komputujo?
Mia opinio:
Laŭ mi tiu sistemo ne interesos privatajn personojn, unue ĉar hejme oni certe volas pli ol navigi sur la Reto kaj due ĉar estus tre multekosta se oni konektus kun la Interreto dum
longa tempo por uzi programon. Ankaŭ entreprenoj laŭ mi preferas havi propran reton, ekzemple pro sekurecaj kialoj. Kion vi opinias? Sciigu min!
Antaŭ nelonge oni renovigis la ortografiajn regulojn de la nederlanda lingvo. Kiam vi volas ke via tekstlaborilo sekvu la novajn regulojn, vi povas elŝuti la novan ortografikontrolilon de Microsoft . Tiu kontrolilo estas uzebla en Word (kaj Works?). Se vi volas scii pli pri tiuj-ĉi reguloj, vi povas konsulti 13-partan kurson aŭ 10-partan kurson pri la novaj reguloj. Ankaŭ ekzistas programeto por kontroli rapide la ortografion. Vi ankaŭ povas konsulti datenbazonpri la ortografio.