 |
Historio: |
 |
1 Enkonduko:
En Tiu ĉi parto mi donas resumon pri la historio de komputiloj de 1971 (la 4004-procezilo) ĝis nun (Pentiumo). Se vi scias pri aliaj gravaj datoj skribu min!
Tiu parto baziĝas sur "Chronology of Events in the History of Microcomputers" verkita de Ken Polsson. Estas tre interesa anglolingva paĝaro kiu priskribas la historion tre detale.
2 La naskiĝo de mikrokomputilo (1971 - 1976):
1971:
- En novembro Intel prezentis la 4004-procezilon. Ĝi havas 4-bitan buson kaj
rapidecon de 108 kilohercoj (KHz). Ĝi konsistas el 2300 transistoroj kaj povis fari 60000 operaciojn sekunde.
- Intel anoncis la unuan mikrokomputilon, la MCS-4 sistemon, bazitan sur la 4004-procezilo.
- Niklaus Wirth inventis la programlingvon Pascal.
- IBM prezentas la "memoro-diskon"Tio estas 8-cola plasta disko kun feroksida kovraĵo.
1972:
- En novembro Intel prezentis la 8008-procezilon. Ĝi estis la unua 8-bita procezilo
kun rapideco de 108 kilohercoj (KHz). Ĝi konsistis el 3500 transistoroj kaj povis adresi 16 kilobitokojn da memoro.
- Nolan Bushnell fondis Atari, la unuan komercan videludon.
- La 5.25-cola diskedo ekaperis.
1973:
- Gary Kildall skribis simplan mastruman sistemon. Ĝi nomiĝis CP/M ('Control Program/Monitor').
- IBM prezentis la IBM-3340-durdiskon (vinĉestro). La surdiskigilo (skribo/legobrako) ŝoviĝis sur aertavolo kun dikeco de 18 milionono de colo.
- Bob Metcalfe inventis la Ethernet-interligsistemon, la bazo de komputilaj retoj.
1974:
- En aprilo Intel prezentis la 8080-procezilon. 8-bitan procezilon kun rapideco de 2
megahercoj (MHz). Ĝi konsistis el 6000 transistoroj kaj povis adresi 64 kilobitokojn da memoro.
- En aŭgusto Motorola prezentis la 6800-procezilon, 8-bitan procezilon kiu estis uzata en komputiloj kaj industriaj kaj aŭtomatigaj instalaĵoj.
- En decembro la Altair 8800 estis prezentata en la magazino 'Popular Electronics'. Ĝi uzis la 8080-procezilon de Intel. La
bildo sur la kovrilo de la magazino estis falsigita ĉar la prototipo de la komputilo estis perdita per 'Railway Express' sur la
vojo al Novjorko por publika prezentado kaj la fotografio por la artikolo. Estis la 12-jara filino de Les Solomon, eldonisto de 'Popular Electronics' kiu proponis la nomon 'Altair'. Tiu estis la nomo
de la planedo, kiun la spacoŝipo 'Enterprise' de la fama scienfkcia folietono 'Star Trek' devis alveturi tiun vesperon.
- Gary Kildall reskribis la CP/M-mastrumsistemon por sistemoj bazitaj sur la Intel 8080-procezilo.
- Brian Kernighan kaj Dennis Ritchie inventis la programlingvon, nomita simple "C"
1975:
- En februaro Bill Gates kaj Paul Alan prezentis BASIC, skribita por la Altair. Kvankam ili mem neniam vidis la Altair, ilia programlingvo funkciis perfekte sur komputilo.
- En aprilo Bill Gates kaj Paul Alan fondis Micro-Soft, nun konata kiel Microsoft. La programlingvo BASIC, versio 2 estis la unua granda produkto,kiun ili
licence vendis al MITS por vendi kune kun la Altair 8800.
- MITS komecis labori je Altair bazita sur la Motorola 6800-procezilo.
1976:
- Bill Gates kompletigas BASIC kun subprogramo por savi dosierojn sur diskedoj.
- Steve Wozniak kaj Steve Jobs prezentis cirkvitkarton nomitan Apple-I-komputilon.
3 Hejmkomputiloj (1977 - 1980):
1977:
- Bill Gates kaj Paul Allen oficiale fondis Microsoft.
1978:
- Intel enkondukis la 8086-procezilon. Ĝi havas 16-bitan buson kaj konsistas el 29000 transistoroj.
- Apple Computers enkondukas la 5.25-colan diskedilon.
4 Entreprenoj transprenas (1981 - 1983):
1982:
- Intel enkondukas la 80286-procezilon. Ĝi uzas 16-bitan buson kaj konsistas el 134000 transistoroj. Ĝi povas adresi 16 Mb da memoro kaj disponas "protektitan modon" kiu donas pli grandan
stabilecon al la sistemo.
.
5 Grafikoj por ĉiuj (1984-1986):
1985:
- Intel enkondukas la 80386-procezilon. Ĝi uzas 32-bitan buson, konsistas el 275000 transistoroj kaj povas adresi 4 Gb da memoro.
6 La sekvanta generacio (1987 - 1990):
En preparado.
7 Plenkreskeco (1991 - 1993):
En preparado.
8 Nova espero? (1994 + ):
En preparado.
[Enkonduko]
[Aparataro]
[Entreprenoj]
[Historio]
[Interreto]
[Libroj,artikoloj]
[Mastrumaj sistemoj]
[Novaĵoj]
[Programaro]
[Tiparoj]
[Vortaroj]
[Retadresoj]
Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ...
Coppens Peter
Belgium
peco@yucom.be
Copyright (c); 1996-2000 Coppens Peter