Tiu ĉi paĝo estas parto de la Esperanta Komputilfaka Centrejo. |
![]() |
Programaro: |
![]() |
La programaron por komputiloj oni povas dividi en kelkajn grupojn. Plej konata estas la verkiloj (redaktiloj) por skribi tekstojn. Per tabelprogramo (sterntabelo laŭ Pokrovskij) oni povas fari kompleksajn kalkulojn. Se oni volas kolekti multajn donitaĵojn, kiel adresojn aŭ stokojn oni uzas datenbazojn. Plue oni havas desegnilojn kaj prezentilojn.
Finfine oni ankaŭ konas la komputilludojn.
Aparta grupo estas la komputillingvaj programoj, per kiuj oni mem povas skribi programojn por uzi sur komputiloj.
Mi volas paroli pri ĉiu grupo por uzi la specifajn vortojn por ĉiu programo.
Al la fino de tiu parto mi metis liston de utilaj programoj kiuj oni povas uzi senpage (ankaŭ virusskaniloj!). Bedaŭrinde la plejparto de tiuj programoj estas angla-lingve, sed se vi konas senpagajn Esperantlingvajn programojn, bonvolu sciigi min kaj mi metis ĝin en la listo!.
Verkiloj estas unu el la plej uzataj programoj sur hodiaŭaj komputiloj. Uzado de verkilo havas multajn avantaĝojn kompare kun la uzado de tajpilo. Eble la plej grava avantaĝo estas la fakto ke oni povas korekti erarojn sen bezono retajpi la tutan tekston. Oni ankaŭ facile povas enmeti alian paragrafon en la jam tajpitan tekston aŭ oni povas ŝanĝi la sinsekvon de la paragrafoj tre rapide. Alia avantaĝo estas la fakto ke oni povas sekurigi la tekston sur disko kaj tielmaniere oni povas reuzi la enhavon aŭ fari kopion de la koncerna teksto pliposte.
Hodiaŭaj verkiloj ankaŭ enhavas aliajn ilojn por plifaciligi tajpadon, kiel ortografikontrolilo, aŭtomata enhavfarilo, ktp. La plej konata verkilo por komputiloj mastrumata per DOS estas sendube WordPerfect, kiu ankaŭ ekzistas en versio por Windows, sed Microsoft regas la Windows-merkaton per Word (parto de Microsoft Office) kaj Word Pro (parto de Lotus SmartSuite). Ili nun spertas multan konkurencon fare de WordPerfect 7, parto de "Corel WordPerfect Suite".
La elektronika "Lernolibro pri Esperanto" enhavas du partojn: lernolibron kaj verkilon. La programo estis skribita de Karl-Gustaf Gustafsson el Svedio.
La lernolibro enhavas 71 artikolojn en kiuj la gramatiko de Esperanto estas priskribita. La aŭtoro havas internacian version de la programo en kiu la svedaj tradukoj estas forigitaj kaj anstataŭigitaj per la frazo "Traduku en vian nacian lingvon". La intenco estas ke tiu, kiu emas faru lernolibron en sia propra nacia lingvo.
La verkilo estas simpla kaj enahavas la eblon tajpi ĉapelitajn literojn kombinante la klavon CTRL kun iu el la bazaj literoj, t.e. c,g,h,j,s kaj u. Por la majuskloj vi uzu la klavon SHIFT kune kun la baza litero post kiam vi premis /malpremis la klavon CTRL.
La programo estas kompletigita per la libro "La Instruema Komputilo" de la sama aŭtoro. Kune ili formas bonan lernilon por Esperanto. Bonvolu skribi al Karl-Gustaf Gustafsson por pli da informoj aŭ por mendi la libron.
Per tabelprogramoj oni povas fari kalkulojn je granda kolekto da ciferoj. Oni ekzemple povas krei resumon de kostoj de ĉiu monato de la jaro kaj post kelkaj jaroj oni povas kompari la ciferojn.
La bazo de la programo estas tabelo kiu ekzistas el ĉeloj. Ĉiu ĉelo havas unikan adreson kiu dependas de ĝia vertikala kaj horizontala loko en la tabelo. Se la vertikaloj estas numeritaj per literoj (A, B, C, ...) kaj la horizontaloj per ciferoj (1, 2, 3, ...) ekzemple la ĉelo B3 troviĝas sur la tria horizontalo kaj la dua vertikalo. Ĉiu ĉelo povas enteni nombron, signoĉenon, aŭ formulon. La pliparto de hodiaŭaj tabelprogramoj ankaŭ havas la eblon transformi la kalkulojn en grafikaĵo laŭ diversaj formoj.
La plej konata tabelprogramo por DOS-komputiloj estas Lotus 1-2-3. Tiu programo ankaŭ ekzistas en WIndows-Versio, sed Microsoft denove regas la merkaton per Excel (parto de Microsoft Office). Ankaŭ Quatro Pro (parto de Corel WordPerfect Suite) estas konata tabelprogramo por Windows-komputiloj.
Se oni volas kolekti datumojn, kiel adresojn aŭ katalogojn, oni povas uzi datenbazon (datumbazon? datumaron?). Tio estas kolekto da rikordoj kiuj konsistas el kampoj. Ĉiu adreso estas rikordo, kun kampo por la nomo, kampo por la strato, kampo por la telefonnumero, ktp. Ĉiu kampo povas havi specifan tipon:
La numeran tipon oni povas ankoraŭ plu dividi:
Datumbazprogramoj ĝenerale konsistas el tri ĉefej partoj: konstruanta parto por planado de la kampoj (tipo, longeco, datumkontrolo, ...), parto por fari formularojn (klara aranĝado de la kampoj sur la ekrano por faciligi la enigon de datumoj) kaj parto por krei raportojn por printi la enhavon de la datenbazo.
Ekzistas du formoj da datenbazoj: la plata datenbazo kaj la rilata datenbazo. La plata datenbazo nur ekzistas el unu tabelo da datumoj sed la rilata datenbazo ekzistas el multaj tabelo kiuj estas interligataj per komuna kampo, kiu devas esti unika kaj indeksita.
La plej konata datumbazprogramo por DOS-komputiloj estas dBase V. Ankaŭ ekzistas dBase por Windows, sed sub tiu mastruma sistemo Microsoft super la marketon regas per Access (parto de Microsoft Office Professional), kune kun Paradox (parto de Corel WordPerfect Suite) kaj Approach (parto de Lotus SmartSuite).
En preparado.
En preparado.
"Drilling Billy" estas nova PLENE PROFESIA komputila ludo - en Esperanto - por IBM-kongruaj komputiloj. Estas klasikstila platform-ludo en tre alta kvalito, grafike kaj sone - en Esperanto! [Adreso ŝanĝiĝis!]
La ludo havas i.a.:
Vizitu la hejmpaĝon de la ludo kaj akiru senpagan, plene ludeblan demoversion ! [Adreso ŝanĝiĝis!]
La nuntempa nomo de la ludo estas "Drilling Billy". Sed ni serĉas pli bonan/belan nomon! Se vi havas ideojn, sendu la proponon al Jacob Nordfalk.
Ankoraŭ ne ekzistas kontaktoj eksterlande por vendi la ludon internacie. Jacob Nordfalk volas uzi Esperanton por akiri internaciajn kontaktojn por vendi la ludon, kaj tial serĉas esperantistojn kiuj pretas kontakti distribuantojn en sia regiono/lando. Se vi loĝas en Anglio, Francio, Hispanio, Italio aŭ Nederlando kaj ankaŭ deziras uzi Esperanton por profesia celo, mi petas vin tuj skribi al mi. Ni celas distribui la ludon en tiuj landoj septembre. Ali-landaj entuziasmuloj estas ankaŭ bonvenaj.
Vi faru tiel:
... sufiĉe simple, ĉu ne ??
Ni verŝajne vendos la ludon al esperantistoj POR PLI MALALTA PREZO dum IJK (Italio) kaj FESTO (Francio). Tie eblos ankaŭ provludi la plenan version.
La normala prezo estos 199 danaj kronoj (t.e. 18.5 GBP, 176 FRF, 52 DEM, 30 USD, 58 NLG). La esperantista prezo verŝajne estos 20-30 % pli malalta. Tion ni faros ĉar ni esperas ke esperantistoj volas aĉeti la ludon kaj tiel diskonigi ĝin en sia lando, kaj ĉar la distribuaj kostoj estos pli malaltaj.
La informo de tiu parto devenas de Jacob Nordfalk, nordfalk@alf.nbi.dk, Nordfalken, c/o Jacob Nordfalk, Radmandsgade 53, 2TH, DK-2200 Kobenhavn N, Danio |
Per komputillingvoj oni povas skribi proprajn programojn laŭ bezono de la uzanto. Ekzistas multege da komputillingvoj. Vidu la liston de komputillingvoj de la serĉilo Yahoo. Vi ankaŭ trovas multajn informojn ĉe la TTT-ejo de "Programming Language Research". Antaŭ diskuti la diversajn komputillingvojn oni unue devas ekkoni kelkajn ĝeneralajn eksprimojn.
La skribadon de kompilanta programo oni ĝenerale povas dividi en kvar partoj. Unue oni skribas la programon mem, ĝenerale per simpla tekstilo, uzante la propran sintakson de la lingvo. Poste oni uzas tradukilon (kompililon) kiu tradukas la skribitan tekston en maŝinlingvon (konstruado de bitĉenoj) plenumeblan per la komputilo. Dum tiu parto la tradukilo indikas tajperarojn kaj sintakserarojn kiujn ĝi ne komprenas.
Kiam la tradukado sukcesis, do kiam ne plu ekzistas tajperaroj aŭ sintakseraroj oni povas uzi erarserĉilon por trovi aliajn erarojn. Kiam ne plu montras sin eraroj oni kompilas la definitivan programon por disribuado, kune kun instalprogramon tiel ke la uzanto povas instali la programon kaj uzi ĝin.
Oni ankaŭ povas dividi tiujn lingvojn en linearaj programlingvoj, proceduremaj programlingvoj (traktadorientitaj -, ordonemaj -) kaj objektemaj programlingvoj. La linearaj programlingvoj trairas la programon lineon post lineo, kiel ekzemple BASIC. La proceduremaj lingvoj konsistas el proceduroj, kiuj estas apartaj programmoduloj kiuj interagas unu kun la alia laŭ la ordonoj de la uzanto. La lingvo C estas procedurema lingvo. Modernaj programlingvoj estas objektemaj lingvoj.
BASIC
BASIC foje estas nomata 'simpla programlingvo por komencantoj'. La nomo mem subtenas tiun teorion ĉar ĝi signifas 'ĉiu-cela simbola instruktio-kodo por komencantoj'. La unua celo de BASIC (kreata komenco de 1960-aj jaroj) estis edukado de la fundamentaj teknikoj de programado. En 1981 Microsoft vendis version de BASIC kiu estis uzebla per pli ol 20 sistemoj, inkluzive la IBM-kongrua Persona Komputilo. La cetero estas historio ... Sed tra la jaroj ĝi evoluis al ĝeneralcela lingvo, uzata per ĉiuj niveloj de programistoj. Ĝi nun ankaŭ estas parto de programoj kiel kalkultabeloj kaj tekstprilaboriloj por aŭtomatigi taskojn en tiuj programoj. La cêfa malavantaĝo de BASIC estas la malrapideco de programoj skribata per ĝi. Alia malavantaĝo (por profesiaj programistoj) estas la fakto ke estas tre malfacile adresi la memoro aŭ la mastrumsistemo de la komputilo. Avantaĝo de tiu fakto estas ke programoj skribata per BASIC preskaŭ ne povas halti la komputilon senintenca.
MS Visual Basic nun estas la plej uzata versio de BASIC. Ĝi enhavas kompililo kaj tiel eblas krei memstarajn programojn.
Pascal Fino de la 1960-aj jaroj Niklaus Wirth kreis PASCAL. La celo estis krei puran, bonan strukturatan lingvon kiu permesas elegantan programstilon. La DOS-marketo estis superregato per Borland Turbo Pascal. Borland Delphi permesas vidan programadon por Windows-programoj.
La avantaĝoj de PASCAL estas la ebleco de malaltnivela programado, tielmaniere adresi la memoro de komputilo, per uzi referencoj ('pointers'). Ĝi ankaŭ ebligas objektema programado.
C - C++
C kaj C++ havas siajn originojn en la UNIKSA mastrumsistemo. Malavantaĝo de tiu lingvo estas la malfacileco de la lingvo. Avantaĝo estas la fakto ke per C aŭ C++ oni povas programi ĉion imagebla. Per tiu malfacileco ĝi povas halti la komputilon senintenca se oni ne bone skribas C-kodon. La du ĉefaj rivaloj estas MS Visual C++ kaj Borland C++ Builder.
Javo
Aliaj
Por protekti vian komputilon vi povas uzi senpagajn virusskanilojn: