 |
Entreprenoj: |
 |
1 Enkonduko:
En la evoluado de komputiloj kelkaj gravaj entreprenoj ludas ĉefan rolon. Mi distingas du grupojn. La unua grupo okupiĝas pri la evoluado de la aparataro, kiel IBM, Intel kaj Apple. La
dua ludas rolon en la evoluado de la programaro, gvidata de Microsoft.
Sendube unu el la plej konataj (kaj plej kontestataj?) entreprenoj en la komputilmondo estas Microsoft. La pliparto de hodiaŭaj
komptutiloj uzas mastruman sistemon de Microsoft (DOS, Windows 3.11 kaj Windows 95) kaj ankaŭ uzas programaron de Microsoft (Office, Visual Basic, Internet Explorer). Ĉio komenciĝis en
1975, kiam la Altair 8800 aperis sur la kovrilo de la magazino Popular Electronics. Tiu inspiris Paul Allen kaj Bill
Gates al kreado de BASIC por la Altair. Kaj nun Microsoft superregadas la komputilmondon per Windows kaj la oficejaro Office 95.
- Februaro 1975: BASIC estis preta kaj Allen kaj Gates permesis vendon de la produkto al MITS (Micro Instrumentation and Telemetry Systems), la produktantoj de la Altair 8800. Ĝi estis la unua komputillingvo skribita por Persona Komputilo.
- Novembro 1975: Bill Gates uzis la nomon "Micro-Soft" kiel referenco al la kunlaborado en letero kiun li skribis al Paul Allen. Tio estis la unua foje ke la nomo estas uzita.
- Novembro 1976: Paul Allen forlasis MITS kaj turnis sin al Microsoft kaj la nomo estis oficiale registrita. Microsoft estis naskata.
- Julio 1977: Microsoft enkondukis duan produkton de la entrepreno: FORTRAN.
- Aprilo 1978: la tria podukto aperis: COBOL-80.
- Decembro 1978: la jara vendado de Microsoft atingas pli ol unu milionon da dolaroj.
- Junio 1979: Microsoft anoncis BASIC por 8086 (16-bita) procezilo. Tiu evento markis la komencon de disvastigo de la Persona Komputilo.
- Aprilo 1980: Microsoft prezentis la Z-80 SoftCard kiu permesis al uzantoj de Apple II-komputilo uzi la programaron por 8086-komputiloj. Ili ankaŭ ofertis BASIC, FORTRAN, kaj
COBOL por la Z-80 SoftCard. Do jam en 1980 Microsoft klopodis superregi la komputilmondon. Ankaŭ XENIX OS (aŭgusto 1980), kiu povis mastrumi sistemojn kun Intel 8086, Zilog Z8000, Motorola
M68000 kaj DEC PDP-11 estis paŝo direkte al superregado de Microsoft. Eĉ la programaro skribita por UNIX OS povis esti uzata en tiu sistemo.
- Fino de 1981: la unua versio de MS-DOS aperis sur la Persona Komputilo de IBM, kune kun BASIC, COBOL, PASCAL kaj aliaj produktoj de Microsoft.
- Majo 1983: Microsoft anoncis la Microsoft Muson kiel ilon por pli rapide movi la kursoron.
- Septembro 1983: Microsoft prezentis la unuan version de MS-WORD por MS-DOS.
- Marto 1984: Microsoft Press anoncis la du unuajn titolojn: "The Apple Macintosh Book" kaj "Exploring the IBM PC Home Computer".
- Decembro 1985: Microsoft celebris sian dekjaran ekziston kun vendovaloro de 140 miljonoj da dolaroj por 1985. Tiumomente la entrepreno havis 900 dungitojn, kaj produktlinion
kiu liveris mastrumajn sistemojn, komputillingvojn, komercan programaron, aparataron kaj komputillibrojn.
- Novembro 1985: WINDOWS aperis. Ĝi estas kompletigo por MS-DOS, kiu permesas manipuli pli ol unu programon samtempe, kaj kiu ankaŭ permesas kopiadon de datenoj de unu
programo al alia.
- Aprilo 1987: Microsoft anoncis MS-OS/2, novan mastruman sistemon, kune kun IBM.
- Aprilo 1987: WINDOWS 2.0 estas anoncita.
- Septembro 1987: Microsoft anoncis sian unuan CD-ROM-programon, Microsoft Bookshelf, kiu estas kolekto de 10 el la pli konataj enciklopedioj.
- Oktobro 1987: Microsoft prezentis MS-Excel por Windows, kalkultabelo kun datenbazkapablecoj.
- Majo 1990: Microsoft anoncis Windows 3.0.
- Fino de 1990: Microsoft estas la unua entrepreno de Persona-Komputilo-programaroj kiu atingas vendovaloron de pli ol unu biljono da usonaj dolaroj.
- Majo 1991: Microsoft anoncis Visual BASIC por Windows. Ĝi estas grafika programkonstrua sistemo kun forta programlingvo.
- Aprilo 1992: Windows 3.1 estis vendata ĉiumonde. Antaŭ ĝia apero jam unu miliono da mendoj envenis. Ĝi enhavis pli ol 1000 plibonigojn kompare kun la
antaŭulo.
- Junio 1992: Bill Gates ricevas la Nacian Medalon de Teknologio el la manoi de la Usona Prezidanto George Bush, pro "sia frua ideo pri universala komputado hejme kaj oficeje, pro sia
eblo krei mondvastan teknikan entreprenon kaj pro sia kontribuo al la persona komputado-industrio."
- Oktobro 1992: Windows por laborgrupoj 3.1 estis havebla tutmonde. Ĝi enhavis reteblojn kiuj antaŭe nur eblis per propraj retprogramoj.
- Novembro 1996: La Access-datenbazo por Windows estis aĉetebla. Ĝi estas forta datenbazprogramo kun multaj programadebloj por plifaciligi la uzadon de grandaj
datenbazoj.
- Marto 1993 : MS-DOS 6.0 estis havebla. Tamen, spite la plibonigojn ĝi enhavis kelkajn cimojn kaj estis anstataŭigita rapide per MS-DOS 6.1.
- Novembro 1993: Windows por laborgrupoj 3.11 estis vendata.
- Septembro 1994: Microsoft anoncis ke la venonta versio de Windows estos Windows 95, kiu iĝos 32-bita mastrumasistemo. Finfine ĝi nur estis aĉetebla unu jaron poste,
en aŭgusto 1995. En kvar tagoj pli ol unu miliono da kopioj estis vendita. Estis unu el la plej grandaj reklamkampanjoj en la mondo.
- Novembro 1995: La unua libro de Bill Gates, "The Road Ahead" ("La Vojo Antaŭen") estis havebla. Ĝi priskribas la estontecon de la
komputilo laŭ la vidpunkto de Bill Gates. La unua eldono estis presita en 1,5 milionoj da ekzempleroj. En la sama monato la foliumilo Internet Explorer 2.0 estis vendata.
3 IBM:
En preparado.
4 Intel:
En preparado.
La granda rivalo de la IBM-kongrua komputilo ĉiam estis Apple. La mastruma sistemo de MacIntosh ĉiam estis la granda ekzemplo por grafikaj interfacoj kaj multaj homoj
pensas ke Microsoft Windows estas rekta kopio de tiu sistemo. La historio de tiu entrepreno konis momentojn de prospero sed ankaŭ de malbonŝanco.
- Steven Wozniak kaj Steven Jobs estis du amikoj en la lernejo kiuj ambaŭ interesiĝas pri elektroniko. Ili ambaŭ komencis
laboradi en Silicon Valley (la granda Usona centro pri komputiloj), Wozniak ĉe Hewlett-Packard kaj Jobs ĉe Atari.
- En 1976 Wozniak planis komputilon kiu iĝis la Apple I. Jobs vidis la favoran estoncon de tiu sistemo
kaj en Aprilo 1976 Apple estis fondata, en la garaĝo de Steven Wozniak.
- La Apple II, la unua persona komputilo en plasta kesto kun kolora ekrano, estis la komenco de la sukceso, certe post enkonduko de la
unua malmultekosta (tiutempe) disketilo en la Apple Disk II.
- En 1980, kiam la Apple III estis vendata, Apple nombris kelkajn milojn da dungitoj, kaj kelkaj direktistoj volis fari "veran
firmaon" el Apple, kontraŭ la intencoj de la unuaj dungitoj.
- En 1981 IBM enkondukas sian unuan Personan Komputilon, kaj tiu farigis granda rivalo por la Apple komputilo.
- En 1983 John Sculley, prezidanto de Pepsi-Cola, fariĝis prezidanto de Apple. Steven Jobs kredis ke li povis helpi en la kreskado de Apple. Post iom da tempo klariĝis ke li ne sciis
multon pri komputiloj kaj li ofte diskutis kun Jobs. Intertempe Jobs laboris je nova projekto, la Apple MacIntosh kiu aperis en le marketo en 1984.
- Komence de 1985 la batalo inter Sculley kaj Jobs finiĝis per la eksigo de Jobs. En tiu tempo ankaŭ komencis akra batalo inter Apple kaj
Microsoft, post la eldono de Windows 1.0. Sculley opiniis ke tiu sistemo havis tro da similaĵo kun la grafika interfaco de MacOS. La batalo finiĝis malprofite por Apple,
kiu perdis la ekskluzivan rajton de la grafika interfaco danke al la lertaj advokatoj de Bill Gates.
- La apero de LaserWriter kaj PageMaker, la unua surtabla tipografiilo, revastiĝis la sukceson de Apple MacIntosh kiel malmultekosta publicilo.
- Tiu sukceso daŭris ĝis 1990, kiam Windows 3.0 de Microsoft aperis. Tiu ĉi mastruma sistemo estis uzebla sur ĉiu IBM-kongrua PK, dum ke la MacOS nur estis uzebla sur la
komputiloj farataj de Apple.
- Fine de 1991 aperis la unua generacio de PowerBooks, kiu estis rekta sukceso.
- En 1993 la direktoraro de Apple decidis ke Sro. Sculley ne plu kapablas gvidi la entreprenon ĉar li perdis intereson kaj Sro. Spindler ekestis direktoro.
- En 1994 Apple anoncis la PowerMac-familion de komputiloj, bazata sur la PowerPC-procezilo, rapidega procezilo, estigita kune kun IBM kaj Motorola. Problemo estis ke Apple ne kapablis liveri la demanditajn komputilojn ĉar ili ne havis sufiĉe da partoj por respondi al la mendoj.
- En januario 1996 Sro. Spindler estis demandata forlasi la entreprenon kaj Sro. Gil Amelio ekestis direktoro. Li reorganizis la entreprenon, esperante ke meze de 1997 ĝi denove
estos profitdona. Li ankaŭ anoncis ke Steven Jobs revenas al la entrepreno.
- La nova mastruma sistemo de Apple, "kodnomata Rhapsody" estas antaŭvidata en 1998.
Por kunmeti informojn pri Apple mi uzis la tekston de Glen Sanford
|
[Enkonduko]
[Aparataro]
[Entreprenoj]
[Historio]
[Interreto]
[Libroj,artikoloj]
[Mastrumaj sistemoj]
[Novaĵoj]
[Programaro]
[Tiparoj]
[Vortaroj]
[Retadresoj]
Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ...
Coppens Peter
Belgium
peco@yucom.be
Copyright (c); 1996-2000 Coppens Peter
|