Tiu ĉi paĝo estas parto de la Esperanta Komputilfaka Centrejo. |
![]() |
Tiparoj: |
![]() |
Por tajpi tekstojn en Esperanto oni havas diversajn eblojn laŭ la signaro kiun oni uzas. Ekzistas kvar gravaj grupoj:
Latina 1 | angla, dana, feroa, finna, franca, germana, hispana, irlanda, islanda, itala, nederlanda, norvega, portugala kaj sveda. |
Latina 2 | albana, angla, germana, hungara, kroata, pola, rumana, serba, slovaka kaj slovena. |
Latina 3 | afrikansa, angla, esperanta, franca, galicia, germana, hispana, itala, kataluna, malta, nederlanda kaj turka. |
Latina 4 | angla, dana, estona, finna, germana, groenlanda, lapona, latva, litova, norvega kaj sveda. |
Kiel vi vidas en la tabelo la ĉapelitaj literoj de la Esperanto nur aperis en Latina 3. Kiam oni uzas alian tiparon oni havas aliajn eblojn por tajpi Esperantajn tekstojn.
Tre interesa libro pri la temo de tiparoj estas "Esperantaj literoj kaj komputoroj" (9a eldono) eldonita per Komputila Rondo.
Por indiki ĉapelitan literon oni uzas ne uzatan literon en Esperanto, kiel 'x' aŭ signon, kiel '>' aŭ oni tajpas la ĉapelon post la litero. Ekzemplo: 'ŝanĝiĝas' = 'sxangxigxas' aŭ 's>ang>ig>as' aŭ 's^ang^ig^as'.
La 'x'-formo laŭ mi estas la plej uzata formo, ekz. en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto.
Kiam oni volas ĉapelitajn literojn oni bezonas la Latina 3-signaron. En tiu signaro la ĉapelitaj literoj havas dekuman valoron kiun vi devas scii por uzi ĝin.
[ALT]+0230 | = ĉ | [ALT]+0198 | = Ĉ |
[ALT]+0248 | = ĝ | [ALT]+0216 | = Ĝ |
[ALT]+0182 | = ĥ | [ALT]+0166 | = Ĥ |
[ALT]+0188 | = ĵ | [ALT]+0172 | = Ĵ |
[ALT]+0254 | = ŝ | [ALT]+0222 | = Ŝ |
[ALT]+0253 | = ŭ | [ALT]+0221 | = Ŭ |
Baze oni premas la [ALT]-klavon kaj tajpas la numeron de la litero oni volas. Sed tiu estas komplika maniero por tajpi, ĉar oni devas memori la dekumajn valorojn por ĉiu signo. Tamen ekzistas pli elegantaj manieroj.
Kiam oni uzas gravan verkilon, kiel Word aŭ WordPerfect, oni povas asigni la ĉapelitajn literojn al klavkombinoj. Mi uzas [ALT]+signon por minuskloj kaj [ALT]+[SHIFT]+signon por
majuskloj.
Se oni uzas pli simplan verkilon, kiel ekz. WordPad (parto de Windows 95) aŭ Write (parto de Windows 3.11) oni povas uzi programetojn por asigni la signojn al klavkombinoj.
Uzeblaj programetoj:
Vidu ankaŭ la klavarpaĝo de sinjoro Oberndorfer
Tio estas programo por esperanta tajpado sub Windows 95/98/NT. La programo permesas al vi tajpi esperantajn literojn el sub via "denaska" klavararango.
Vi povas elekti inter rekta aŭ senpasa sistemo.
En la rekta sistemo kelkaj klavoj estas uzata por Esperantaj literoj:
En la senpasa sistemo vi elektas senpasan klavon (ekz. µ) kaj poste vi premu unue la senpasan klavon, kaj poste respektivan literon.
La lastajn versiojn de la programo vi povas elŝuti en la TTTejo http://www.esperanto.mv.ru/Ek/UTF8/
La programo Supersigno v.4.1 estas tre bona utilaĵo por aperigi ĉapelitajn tiparojn. Unue la programinterfaco estas tre bele farita. Ĉiuj dialogoj estas legeblaj en Esperanto kaj en la angla lingvo. La programo konsistas el kvar partoj: tiparoj, lokoj, klavaro, kaj utilaĵoj.
Per la parto "tiparoj" vi povas adapti ĉiun tiparon al la ĉapelitaj literoj. Vi mem povas regi la formon, oblikvecon, kaj grandecon de la supersigno en viaj tiparoj. Per la parto "lokoj" vi povas elekti la lokon de la litero en la tiparo. La bazaj lokoj estas laŭ ISO 8859/3 (Latina-3), sed se vi volas, vi mem povas ŝanĝi la lokon. Per la parto "klavaro" vi povas selekti kiun el tri tri klavojn vi uzos por tajpi la literojn: la "^", la"`" aŭ la "~"-klavo. Vi ankaŭ povas elekti ĉu la klavaro aŭtomate adaptu sin kiam Windows startas. Per la parto "utilaĵoj" vi povas konverti tekstojn de formato kiel cx, c^, c~, ~c, ^c ktp. al Latin-3, aŭ uzi difinitan formaton (kaj inverse).
Supersigno 4.1 akordiĝas kun la mastrumiloj Windows 3.1, 3.11, kaj Windows 95. Bonvolu elŝuti la tekstdosieron se vi volas informon pri la enhavo aŭ la instalado de la programo. Vi ankaŭ povas viziti la hejmpaĝon de Supersigno por pli da informoj pri la programo. Aŭ vi povas skribi al la aŭtoroj de la programo, Jeffrey kaj Mark Hayward el Aŭstralio.
La nova versio de Supersigno, Versio 4.3, jam estas antaŭvidebla sur la Reto, kun multaj plibonigoj. Mi informos vin kiam tiu versio estos elŝutebla!
Unikodo estas internacia normo, kiu ebligas montron de tekstoj en diversaj alfabetoj. Per Unikodo eblas miksi lingvojn kaj alfabetojn pli malpli libere. Unikodo normigas ankaŭ la esperantajn literojn. Realigo de la plena Unikoda normo, entenanta pli ol 30 mil signojn, rimedojn por la dedekstra skribo ktp prezentas seriozajn teĥnikajn problemojn. Tamen iom post iom oni komencas solvi ilin.
Por bezonoj de la Eŭropa Komunumo la normo "ENV 1973:1995" difinas du grandajn subsignarojn de Unikodo, kiuj sufiŝas por la skribsistemoj de ĉiuj eŭropaj lingvoj, kaj interalie entenas ĉiujn literojn de Esperanto:
Unikodo estas komprenata nur de la plej lastaj versioj de la retumaj programoj: Netscape Navigator kaj Communicator ek de versio 4, Internet Explorer ek de versio 3, Cyberdog kaj Tango ek de versioj 2. Plie vi devas havi Unikodan tiparon instalita en via sistemo. Tiajn vi povas havigi senpage de Microsoft. Elektu tiparojn kun la indiko WGL4.
HTML permesas indiki ĉiujn Unikodajn signojn, per la notacio "kodo;", kie kodo estas la dekuma Unikoda valoro. Tio eblas ankaŭ por la supersignaj literoj de Esperanto.
nomo | dekuma kodo | html- formo | ||
---|---|---|---|---|
Cx | Ĉ | Ĉ | 264 | Ĉ |
Gx | Ĝ | Ĝ | 284 | Ĝ |
Hx | Ĥ | Ĥ | 292 | Ĥ |
Jx | Ĵ | Ĵ | 308 | Ĵ |
Sx | Ŝ | Ŝ | 348 | Ŝ |
Ux | Ŭ | Ŭ | 364 | Ŭ |
cx | ĉ | ĉ | 265 | ĉ |
gx | ĝ | ĝ | 285 | ĝ |
hx | ĥ | ĥ | 293 | ĥ |
jx | ĵ | ĵ | 309 | ĵ |
sx | ŝ | ŝ | 349 | ŝ |
ux | ŭ | ŭ | 365 | ŭ |
Por faciligi la tajpado de tiuj kodoj en HTML vi povas uzi ShortKeys Lite, senpagan programeton kiu ebligas substitui klavkombinoj kun aliaj kodoj. Kiam vi ekzemple tajpas 'cx' la programo aŭtomate substitus tiuj literojn per ĉ. Post instalado vi povas importi tiun dosieron (File - Import ASCII Delimited file). Post tiu vi devas redakti ĉiun klavkombinon tiel ke la programo atentas pri majuskloj kaj minuskloj. (selektu la klavkombino - premu ctrl+e - Options - Case Sensitive - require exact Upper/Lowercase match)
Alia interesa programo estas UniRed, kiu estas tekstredaktilo kiu subtenas Unikodo.