Tiu ĉi paĝo estas parto de la Esperanta Komputilfaka Centrejo.

EspKoCe

La Interreto:

EspKoCe

1 Enkonduko:

En Tiu ĉi parto mi volas kolekti informojn pri la uzo de la Interreto, ĉefe por komplili tipan Esperantan vortaron pri la Interreto. Mi klopodas uzi pure Esperantajn vortojn, se eblas. Se vi malkonsentas pri iu vorto volonte retskribu min!

Antaŭ ol vi povas navigi sur la Interreto vi bezonas modemon kaj konton ĉe interretprovizanto. Kutime la provizanto disponiĝas programaron por uzi la diversajn eblojn de la Reto.


2 TTT:

La Tut-Tera Teksaĵo estas mondbiblioteko de la Reto, kun informoj pri ĉiuj temoj kiujn oni povas imagi. Ĝiaj informoj estas alireblaj se oni havas konton ĉe Interretprovizanto kaj foliumilon kiel Microsoft Explorer, Netscape Navigator aŭ Mosaic.

Por vidi retpaĝon en la foliumilo oni entajpas la tielnomatan "Unuforma Resurca Lokindiko" (URL). Por aperigi ekzemple Yahoo, unu el la plej uzataj serĉiloj, vi entajpas "http://www.yahoo.com". Ĉiu paĝo havas unikan adreson kiu diras ĉe kiu servilo la paĝo troviĝas. La lasta parto de la URL estas du- aŭ trilitera kodo kiu indikas la landon kie troviĝas la servilon.

La normo ISO 3166 difinas du- kaj triliterajn kodojn por ĉiu lando de la mondo. La duliteraj kodoj formas la lastan parton de la plejparto de la retpoŝtadresoj kaj de la Unuformaj Risurcaj Lokindikoj (URL) escepte en Usono, kie oni uzas la venontajn tripartajn domajnnomojn aŭ la dupartajn ŝtatajn kodojn sekvataj de ".us".

Domajno: Nomo:
.eduEdukantaj organizaĵoj
.comKomercaj organizaĵoj
.milArmeaj institutoj
.govRegistaraj oficejoj
.orgNe-regeistaraj organizaĵoj
.netInterretprovizantoj

Vi povas konsulti detalan Esperantan liston de la uzataj kodoj, alfabete ordigitaj laŭ landolaŭ kodo.

Por trovi la informon oni povas uzi Interretdosierujojn kiel Yahoo, aŭ serĉilojn kiel AltaVista. Interretdosierujoj dividas la informon en partoj, kiel komputado, kulturo, entreprenoj, ktp. Oni simple elektas la grupon kaj ĝi donas subgrupojn. Per sinsekvaj musoklakoj oni trovas la serĉatan informon. Serĉadiloj kolektas la interretadresojn kaj priskribojn de la enhavo de la paĝoj. Oni simple entajpas vorton (aŭ vortojn) kiuj reprezentas tion kion oni serĉas kaj la ilo donas liston kun eblaj paĝoj pri la temo.

Esperantlingvaj serĉiloj:

Du serĉiloj nun ankaŭ donas la eblon uzi Esperantan interfacon, nome EuroSeek kaj SavvySearch. Ankaŭ FEL donas eblon esplori ilian TTT-ejon per serĉilo.


3 Retpoŝto:

La retpoŝto estas tre interesa parto de la reto. Per konto ĉe Interretprovizanto oni ricevas retadreson kaj per retpoŝtprogramo, kiel Eudora Light, oni povas sendi mesaĝojn al alia parto de la mondo en kelkaj sekundoj.
Kiam vi serŝas adreson de esperantisto, rigardu la retan adresaron. Kiam vi volas aliĝi la liston, uzu la aliĝilon.

Se vi ne trovas le adreson, kiun vi serĉas, klopodu uzi la ĝeneralan adresserĉilon de la reto.

Lingomail estas ekzemplo de multlingva retpoŝtprogramo kiu ankaŭ kapablas Esperanto. nova


4 Novaĵgrupoj (Uzreto):

4.1 Enkonduko:

En novaĵgrupoj oni povas diskuti pri iu ajn temo. Ekzistas tre granda kvanto da grupoj pri preskaŭ ĉiu temo kiun oni povas imagi, kaj ĉiutage ekestas ankoraŭ novaj grupoj. Por legi la grupojn oni bezonas novaĵgruplegilon kiel NewsXpress aŭ Microsoft News (parto de Microsoft Explorer). La novaĵgrupoj estas organizitaj laû hierarkia strukturo. Rilatitaj grupoj komencas per unu aû pliaj samaj literkunmetoj.

Ekzistas ok bazaj hierarkioj:

  1. rec: Amuzaj temoj = sportoj,hobioj, kolektoj, akompanbestoj, arto ( dancoj, komiksoj, filmoj ), muziko, fotografio, radio, ludoj, humoro, vojaĝo, aûtoj, flugado,ktp.
  2. hum: Humanstudaro = filozofio, literaturo, bongustaj artoj kaj simiaj.
  3. comp: Komputado = komputila hardvaro, softvaro, sistemoj, lingvoj,teorioj kaj digitala komunikado.
  4. news: la uzretaj netnovaĵoj kaj ilia softvaro.
  5. sci: Puraj kaj aplikitaj sciencoj = aeronaûtiko, agrikulturo, antropologio, astronomio, biologio, elektroniko, fiziko, geografio, ingenierio, kemio, matematiko, medicino, ktp.
  6. soc: Sociaj aferoj, religio, socialigo kaj variaj kulturoj.
  7. talk: Parolado = diskuto kaj debato pri nesolvitaj aferoj (ekz. politiko ).
  8. misc: Vario = aliaj temoj, kiel dungo, infanoj, eduko, kaj konsumo.

Ankaŭ ekzistas multe da suplementaj hierarkioj:

4.2 Ĝeneralaj Esperantaj novaĵgrupoj:

4.3 La alt.esperanto.* - hierarkio:

Ene de alt.esperanto.* troviĝas ĝeneralaj grupoj por la ok grandaj hierarkioj, kune kun grupoj por iuj el la plej elstaraj, nombraj, kaj uzataj grupoj de Uzreto, kaj aldono de speciala nova hierarkio bezonata por komencantoj ( disdividita en la klasika alt.esperanto.beginner - la eka grupo de la tuta alt.esperanto.* por anglalingvanoj - kaj alt.esperanto.komencanto.nacilingve, por parolantoj de la ceteraj naciaj lingvoj).

Neniu el la grupoj akceptas duumaj dosieroj (por fotoj, videoj, muziko kaj ceteraj), ĉar tiuj okupas tro da spaco. Tial ili havas sian lokon en alt.binaries.* kaj similaj).

En la sekvanta listo aperas ĉiuj el ili kaj, interkrampe, grupoj kiuj similas ( kaj al kiuj oni rajtas transafiŝadi artikolon en la Internacia Lingvo, samtempe kiel sendi ĝin al la Esperanta grupo ).

Se vi ne kapablas vidi la grupojn per via propra novaĵservilo ekzistas du ebloj:

  1. La plej bona solvo estas demandi al via Interretprovizanto pri ili.
  2. Vi povas klopodi la uzadon de senpagaj novaĵserviloj. Vi trovas ligilojn ĉe Yahoo - Public Access Usenet Sites. Tre kompleta estas Dark Demon's Public Newsservers List
Listo de senpaĝaj novaĵserviloj kiujn mi mem klopodis:
godfrey.mcc.ac.uk (nur legi, sendado de demandoj ne eblas)
Mi dankas Pedro Macanás Valverde pro la informoj pri Uzreto.
Se vi havas demandojn, vi povas skribi al victor@sky.net por demandoj pri alt.esperanto.komencanto.* kaj alt.esperanto.beginner kaj al mac@royal.net por demandoj pri la ceteraj alt.esperanto.* grupoj.

5 Dissendolistoj:

Alia eblo de la Interreto estas la sistemo de dissendolistoj. Tiu analogas la sistemon de novaĵgrupo, sed anstataŭ uzi novaĵlegilon la mesaĝoj estas sendata retpoŝte. Ĝenerale tiu estas farata aŭtomate per servilo kiu sendas la ricevantajn mesaĝojn al ĉiu partoprenato de la listo. Ankaŭ en Esperanto oni povas membriĝi dissendolistojn:

Nomo: Kio? Kiel aboni? Pli da informo?
Argent-reto Informa dissendolisto por rete atingeblaj Argentinaj esperantistoj kaj aktivuloj. Sendu mesaĝo al egroups.com-subscribe@argent-reto, aŭ vizitu la TTT-ejon Pablo León
Astro-Jog-Vege Dissendolisto pri astrologio, jogo kaj vegetarismo - -
AŬLANG por diskuto pri internaciaj helplingvoj Sendu "subscribe auxlang vianomo@viaretadreso" al listserv@brownvm.brown.edu David DURAND
BEMI nova Biciklista Esperantista Movado Internacia Iru al BEMI -
BJA-LISTO pri socia interlingvistiko Sendu al Majordomo@Helsinki.Fi mesaĝon kun "subscribe bja-listo vianomo@viaretadreso" en ĝia unusola linio. Jouko LINDSTEDT
Ĉeh-metoda instruado sperto-inteŝanĝo inter la Ĉeh-instruistoj sendu mesaĝon al cseh-subscribe@onelist.com -
centrorienteŭropaj verduloj akceptas esperanton greensee@plearn.edu.pl Andrzej ZWAWA
CONLANG por diskuto pri inventitaj lingvoj Sendu "subscribe conlang vianomo@viaretadreso" al listserv@brownvm.brown.edu David DURAND
debian-esperanto pri Debian GNU/Linux Sendu mesaĝon al debian-esperanto-request@lists.debian.org kun la temlinio "subscribe". Edmund GRIMLEY EVANS
DENASK-L por ĉio rilate al denaskaj parolantoj de Esperanto - Jouko LINDSTEDT
Eki Listo por Esperanto-komencantoj (en la portugala lingvo) Iru al Eki Adonis SALIBA kaj Jozefo PACHECO
e_Mac Por interŝanĝi spertojn inter uzantoj de makintoŝa komputilo. Oni aliĝas per ĝia hejmpaĝo Janko Luin
Esperantlingva Rusujo informo kaj diskuto pri la nuntempa Ruslando, ĝia historio, kulturo, politiko, ekonomio ktp. Sendu malplenan mesagxon al esperantlingva-rusujo-subscribe@egroups.com Yuri Shevchuk
Esperanto-Beginner-L Dissendolisto por anglalingvaj Esperanto-komencantoj Sendu malplenan mesagxon al Esperanto-Beginner-L-subscribe@lists.kz -
esperanto-l por helpi al rusaj komencantoj lerni kaj disvastigi Esperanton. Sendu mesaĝon al esperanto-l-request@netcom.com -
EsperantoRus interligita (almenaŭ parte) kun la novaĵgrupo soc.culture.esperanto Sendu malplenan mesaĝon al esperantorus-subscribe@egroups.com -
esperanto@scoutnet.org por skoltoj Sendu mesagxon kun "subscribe esperanto" aux "help" en la cxefteksto al listserv@scoutnet.org. Vi ricevos respondon la sekvan tagon. -
esperanto-en-togolando - Sendu mesaĝon al esperanto-en-togolando-owner@egroups.com corsetti@itelcad.it
EspeReto reta diskutlisto pri diskutlistoj, retejoj kaj aliaj TTT-aĵoj en Esperanto. - -
ESPER-L@TREARN.BITNET Estis iam interligita kun soc.culture.esperanto, sed ŝajne nun ne plu, la listo ŝajnas malvigla. Sendu "help" al LISTSERV@TREARN.BITNET -
Gejverduloj Diskutlisto por gegejaj kaj ambauseksamaj Esperanto-parolantoj. Iru al Gejverduloj por aboni. -
Homaj Lngvaj Rajtoj nova - Iru al HLR por aboni. -
NOVA Informado pri apero de novaj Esperantaj libroj kaj varoj (FEL) Sendu mesagon al servilo@fel.agoranet.be kaj en la temlinio skribu la sekvajn 2 vortojn: 'abono nova' -
PriVivo - Sendu mesaĝon al privivo-subscribe@egroups.com -
REBATO-L por reagoj al Esperanto-mencioj en gazetoj aŭ aliaj informiloj Sendu "SUBSCRIBE REBATO-L vianomo@viaretadreso" al listserv@netcom.com -
RG-LISTA Brazilana Listo pri Ĝenerala Relativeco - Filipe de Moraes PAIVA
rus-esper-instru Instruado de Esperanto por ruslingvuloj. Sendu malplenan mesaĝon al rus-esper-instru-subscribe@egroups.com -
Terminologio-L - Sendu malplenan mesaĝon al terminologio-L-subscribe@egroups.com -
VEKI "Virtuala Esperanto-Klubo Internacia" en Brazilo Sendu "subscribe veki" al majordomo@esosoft.com -
Venezuala-En-La-Reto Diskutlisto, edukada listo, informila listo kaj amikiga listo, pri ĉio kion esperanto kaj vivo ofertas! sendu vakuan mesagxon al venezuelo-en-la-reto-subscribe@egroups.com -
verdverd pri ekologiaj temoj Sendu "subscribe verdverd vianomo@viaretadreso" al listserv@tichy.ch.uj.edu.pl Andrzej ZWAWA
Vidu ankaŭ la Flavaj Paĝoj por pli da informo pri lokaj dissendolistoj!
Ankaŭ Eventoj enhavas liston de retaj dissendolistoj.

6 I.D.P. (I.R.C.):

Per la Interreta Distanca Parolado oni povas paroli kun personoj ie ajn en la mondo. Oni nur devas esti konektita samtempe al la Reto kaj oni bezonas paroladilo kiel mIRC.

ICQ ("I seek you" - "Mi serĉas vin") estas komparebla sistemo kun multe pli da eblecojn. Oni povas ekzemple kontakti alian personon kiam li/ŝi estas retumanta la Interreto se oni volas paroli kun li/ŝi. La sistemo funkcias per ICQ-kodo. Alia ekzemplo de babililo estas "Firetalk".


7 FTP:

Dosiertransportprotokolo ebligas sendi tutajn dosierojn trans la Reto de unu komputilo al alian.


8 HTML:

Hiper-Teksta Marko-Lingvo estas la lingvo per kiu oni kreas paĝojn por aperigo en la Reto. Oni nur bezonas simplan programverkilon (ekz. Edit (DOS) aŭ Notlibro (Windows)). Por lernkoni la lingvon oni povas pristudi aliajn paĝojn sur la reto aŭ oni povas legi instrulibron, ekz. "Malgranda Kurso pri HTML" de Paul Peeraerts.


[Enkonduko] [Aparataro] [Entreprenoj] [Historio] [Interreto] [Libroj,artikoloj] [Mastrumaj sistemoj] [Novaĵoj] [Programaro] [Tiparoj] [Vortaroj] [Retadresoj]
Hejmpaĝo Antaŭa paĝo Venonta paĝo

Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ...
Coppens Peter
Belgium
peco@yucom.be

Copyright (c); 1996-2000 Coppens Peter