Tiu ĉi paĝo estas parto de la Esperanta Komputilfaka Centrejo. |
![]() |
Mastrumaj sistemoj: |
![]() |
Por labori kun komputilo oni devas havi la eblon doni al ĝi instrukciojn. Tio estas farata per la mastruma sistemo. La unua mastruma sistemo por komputilo estis CP/M (vidu Historio). Modernaj komputiloj estas mastrumataj de DOS kaj Windows (3.11 aŭ 95), de System 7 (Apple) aŭ de Windows NT aŭ Unix (por mastrumi grandajn retojn)
DOS (Disko Mastruma Sistemo) estas la baza mastrumasistemo por IBM-kongruaj komputiloj. Kiam oni enŝaltas la komputilon oni vidas la instigilon, kiu estas signo aŭ signoĉeno, kiu montras ke la komputilo atendas enmeton (ekz. c:\>). Post tiu instigilo oni tajpas ordonon. Poste oni premas la enigan klavon kaj la komputilo plenumas la ordonon.
La plej kutimaj ordonoj estas:
Por faciligi la mastrumadon de komputiloj Microsoft enkondukis Windows. Ĝi donas grafikan interfacon per kiu oni ordonas al la komputilo, simple per musoklakoj. Plej konata estas Windows 3.11, sed en septembro 1995 Microsoft enkondukis Windows 95 kun grava revizio de la interfaco kaj en 1998 Microsoft aperigis Windows 98.