Tiu ĉi paĝo estas parto de la Esperanta Komputilfaka Centrejo. |
![]() |
Mem konstrui komputilon: |
![]() |
Se oni bezonas novan komputilon ĝenerale oni vizitas komputilbutikon kaj oni elektas unu el la prezentataj komputiloj, dependante de la mono oni volas/povas elspezi kaj de la taskoj oni volas fari kun la aparato. La ĉefa malavantaĝo de tiu aĉetmaniero estas la fakto ke oni ne ĉiam scias kiujn partojn estas en la kesto. Ĝenerale oni scias kiun procezilon la komputilo enhavas, kiom da memoro ĝi enhavas kaj la grandecon de la fiksdisko. Sed kiun ĉefkarton oni uzas? Kaj ĉu estas fiksdisko de 5400 rpm (rivoluoj per minuto) aŭ 7200 rpm? Tamen tiu informo gravas por vere scii la rapidecon kaj la stabilecon de komputilsistemo.
Se oni preciza volas decidi kiujn partojn oni volas en la kesto oni povas konstrui mem la komputilon. Je la unua rigardo tiu ŝajnas komplika afero, sed se oni havas iomete da lerteco tiu certe eblas. En tiu kazo oni unue devas decidi kiujn partojn oni devas aĉeti.
Unue oni bezonas komputilkeston kun kurentdistribuilo, prefereble de minimume 300 Vattoj. Oni ankaŭ bezonas ĉefkarton, procezilon kun fridigilo kaj memormodulon. Ankaŭ ekrankarto, sonkarto kaj laŭtparoliloj ne povas manki en hodiaŭaj, plurmediaj komputiloj. Plue oni bezonas diskilon, codorom-legilon kaj fiksdiskon. Kaj por interkomunikiĝi kun la komputilo oni bezonas klavaron, muson kaj ekranon. Se oni volas konekti kun la Interreto oni ankaŭ bezonas modemon aŭ retkarton.
Momente oni povas elekti inter du entreprenoj, nome AMD kaj Intel, kaj ili ambaŭ havas malmultekostan serion da procezilojn (Duron de AMD kaj Celeron de Intel), kaj multekostan serion, nome Pentium III kaj Pentium 4 de Intel kaj Athlon (Tunderbird) de AMD.
Se vi komparas la prezojn kaj la atingaĵojn inter ambaŭ la markoj, AMD momente estas la plej bona alternativo.
Laŭ mi unu el la plej bonaj ĉefkartoj momente estas la KT7A-Raid de Abit. Ĝi enhavas "SocketA"-konektilon por Duron aŭ Athlon procezilo, ĝi enhavas 6 PCI-fendojn kaj unu ISA-fendon, kune kun la hodiaŭan norman AGP-fendon por la ekrankarto.
Ĝi uzas la kristalkombinon Apollo KT133A de VIA, kiu subtenas frontbusrapidecon de 133 Mhz, IDE-protokolojn Ultra ATA/33, Ultra ATA/66 kaj Ultra ATA/100, kaj AGP 4x.
Alia avantaĝo de tiu karto estas la fakto ke ĝi enhavas kvar IDE-konektilojn. Apud 2 normaj ATA/100 IDE konektiloj ĝi ankaŭ enhavas Highpoint HPT370 RAID-kontrolilon kun du suplementaj IDE-konektiloj. Oni povas uzi ilin kiel normaj IDE-konektiloj, aŭ oni povas instali RAID 0, RAID 1 aŭ RAID 0+1 fiksdiskojn.
Kio estas RAID?RAID estas redunda grupo de sendependaj diskoj (angle "redundant array of independent disks"). Do por uzi RAID oni minimume bezonas du diskojn, prefereble de la sama tipo kaj grandeco. La celo estas unuflanke pli da rapideco dum legado de la diskoj kaj aliaflanke panetolera kontrolo kaj rapida riparado post diskeraro aŭ diskpaneo. Ekzistas minimume 9 formoj de RAID, sed La ĉefkarto de Abit subtenas nur tri formojn: RAID-0, RAID-1 kaj RAID 0+1.
|
Alia avantaĝo de tiu ĉefkarto estas la "Soft Menu III", per kiu vi povas ŝanĝi la paramertojn de la procezilo, sen bezono de malfermi la keston kaj ŝanĝi pontetojn. Tielmaniere tiu estas tre interesa ĉefkarto por altigi la taktofrekvencon de la procezilo, kiu estas tre facila kun Duron aŭ Athlon-proceziloj.